Ĉefpaĝo. La spiono de Simrazo

5 Heraso

Mi retenis mian kajereton, kaj alteniĝis al la grundo, esperante, ke Ravlavo aŭ la Helbluaj Dioj ne eltiru min el mia roko: apenaŭ kelkaj metroj apartigis min de profunda krutaĵo, kaj kiel bone diris Ulio, la vento blovis.

Normale, mi atingus la galeriojn en tri horoj. Tiufoje, mi bezonis la tutan tagon. Multfoje, mi kredis, ke ventopuŝo kunportus min en la senfundaĵon. Meze de tiu dezerta pejzaĝo, mi similis al freneza forkuranto, kiu kaŝis sin malantaŭ ĉiuj la rokoj, imagante sin ĉirkaŭita de danĝeroj. Sed tiuokaze la danĝero estis reala, mi pensis ĵetante rigardon al la nuboj, kiuj proksimiĝis el la okcidento.

Kiam mi ekvidis la galeriojn enfiksitajn en la monto, mi sentis mian koron eksalti en mia brusto. Finfine!

La pordo estis tie, kiel en miaj rememoroj, lerte kaŝita inter rokoj, profunde en la ombroj de la noktiĝo. Mi rampis, malproksimiĝante de la vojo, kiu randis la krutaĵon. Mi estis proksimume dudek metrojn de la galerioj, kiam ventopuŝo frapis min tute.

Kun terurita ekkrio, mi alkroĉiĝis al la ŝtonoj, mi ungis malespere la grundon… Tamen, miaj manoj trapasis iom post iom ĉion, kion ili tuŝis. Kaj subite, la ventopuŝo pasis. Utilis por nenio nei ĝin: mi estis pli terurita ol neniam pro tio, en kion mi aliformiĝis. Heraso nepre devis helpi min reakiri mian korpon, aŭ mi havis la malbonan impreson, ke mia racio ne daŭros multe da tempo.

Mi trenis min kiel mizerulo al la pordo, kiam surda bruo igis min levi la kapon. Figuro vestita de ruĝa flikita tuniko stariĝis sur la sojlo de la duonmalfermita pordo. La duono de lia vizaĝo estis, kiel kutime, tiel terura kaj skeleta. La magiisto sulkigis sian vivan okulon, ĵetante miopan rigardon ĉirkaŭen…

— Heraso —mi eldiris.

Li eksaltis kaj okulis ĉirkaŭen, ŝajne malfidema. Mi divenis, ke li preskaŭ eksaltos malantaŭen kaj refermos la pordon, do mi impetis por aldoni:

— Estas mi, Dejlo. Pli malsupre —mi diris, skuante manon.

La maljuna magiisto vidis tiam la blankan ĉemizon moviĝi iom, kaj li restis buŝmalfermita.

— Dejlo? —li balbutis—. Dejlo, kio estas tiu ŝerco? —Li grandigis la okulojn kaj mi eksciis, ke li ĵus ekvidis min—. Mi freneziĝas —li diris.

— Tute ne —mi certigis lin—. Tio povas ŝajni nekredebla, sed mi iĝis fantomo. Jes, mi scias, ke mi promesis al vi neniam reveni, sed vi estas mia nura espero.

Mi eksilentis, la gorĝo kunpremita de kortuŝo. Kaj se Heraso ne kredis min? Kaj se li ne povis helpi min? Mi enspiris kaj alfrontis la realon: Heraso ne estis dio. Tiumomente, li fakte similis pli al maljuna mirigita ermito.

— Dejlo? —Li faris paŝon antaŭen, prudente.

— Estas mi —mi certigis—. Dejlo de Simrazo, Servutulo de la Blua Dago. Dejlo de Eŝilo…

Mia voĉo haltis, kiam mi ekkomprenis, ke mi provis konvinki min mem, ke mi ja estis tiu Dejlo. Heraso klinis la kapon flanken kaj fine tendis al mi manon. Mi prenis ĝin antaŭ ol releviĝi, provante ne tro montri, ke mi alkroĉiĝis al li.

— Fantomo? —Heraso diris, kun sciema esprimo—. Kiel vi faris?

— Tio estas malbeno —mi klarigis.

— Ne, ĉu vere? —la magiisto rebatis, eltirante sin iom post iom el sia surprizo—. Ha! Mi diris al vi, ke vi neniam revenu, kaj tamen mi ja sciis, ke mi revidos vin. Sed mi tute ne imagis, ke vi venos aliformiĝinta en fantomon…

Li haltis, terurita, kiam mi ĵetis min subite sur lin. Tio estis almenaŭ la impreso, kiun li devis havi, kiam subita ventopuŝo kunportis min direkte al la magiisto.

— Mi… —mi grumblis, embarasita, apartigante min iom—. Pardonu.

Heraso levis brovon.

— Vi ja devas esti iom malesperigita por veni ĉe mi kun tia vetero kaj aliformiĝinta en…

— Jes —mi interrompis lin—, mi scias. En fantomon. Ĉu tio ĝenus vin, ke ni eniru? Krom se vi volas, ke la ventego kunportu min al la inferoj.

Mia maldolĉa tono ŝajne amuzis lin, sed li aprobis per la kapo, kaj ne ellasante min, li igis min eniri. Kiam la pordo fermis, kaj la aero kvietiĝis ĉirkaŭ mi, mi elspiris pro malpeziĝo.

— Mi sentas min ridinda —mi plendis.

Heraso rigardis min ankoraŭ, sulkigante la okulojn, kaj mi demandis min, kion li ja povis vidi. Amaso de luma aero, kiu similis iom al homo, eble, mi pensis malbonhumore.

— Sekvu min, mia amiko, ni iru sidiĝi —li sugestis per afabla tono, reprenante la kandelon, kiun li lasis ĉe la enirejo.

Li ŝanĝiĝis, mi ekrimarkis. La duono de lia vizaĝo, kiu restis homa, estis nun multe pli sulkigita, kaj lia hararo estis tute blanka. Li eniris en la koridoron, kiu havis malglatajn murojn, kaj mi sekvis lin.

— Pasis jam tri jaroj, ĉu ne? —li demandis min.

— Kvin —mi rebatis.

La magiisto haltis antaŭ eluzita ligna pordo, kaj rigardis min per siaj malgrandaj okuloj, surprizite.

— Ĉu vere? Mi ne sentas la tempon pasi.

— Mmpf. Tio ne surprizas min. Ĉu vi ne eliris el tiuj galerioj ekde tiam? —mi demandis, dum ni eniris en lian salonon.

— Apenaŭ —la magiisto respondis neatente.

La ĉambro mem tute ne ŝanĝiĝis: la malgranda ronda tablo ankoraŭ proksimis al la kameno, kaj la samaj tapiŝoj kovris la ŝtonan grundon, kaj… Mi subite aŭdis miaŭon, kaj ridetis.

— Ĉu tio estis Noktelo?

Antaŭ ol la magiisto havis tempon respondi, granda kato aperis tra la malfermaĵo de la pordo, kiu kondukis al la biblioteko. Liaj verdaj okuloj ekrigardis min, kiel se mia travidebleco scivoligis lin, kaj li miaŭis denove, pli amikema, kaj frotis sin kontraŭ mia kruro. Mi tremis pro lia kontakto, kaj poste reteniĝis kaj karesis lian tigrostrian felon.

— Li rekonas min, ŝajne. Kaj li pligrandiĝis —mi observis. Verdire, Noktelo similis pli al malgranda tigro ol al kato.

Heraso metis tiumomente du glasojn sur la tablon, absorbita en siaj pensoj. Mi retenis malgrandan ridon.

— Heraso, ne utilas prepari al mi infuzaĵon. Mi glutus ĝin malfacile.

La maljuna homo grimacis kaj kapjesis. Sen parolado, li reprenis la glasojn kaj sidiĝis malrapide.

— Vi certe venas rakonti al mi interesegan historion —li diris—. Sidiĝu do.

Mi sidiĝis sur la alia seĝo, kaj Noktelo saltis sur la malplenan tablon, balancante ĝin iom. La katego ruliĝis, ŝajne kontenta meti sin inter sia mastro kaj lia gasto.

— Interesega, tio estas multe diri —mi respondis fine—. Mi fakte havas pli la impreson sperti premsonĝon. Nu. Kiel mi diris al vi, temas pri malbeno. La reĝo Ravoso Mandoro mortis, ĉu vi sciis tion?

La magiisto kapneis, kvazaŭ dirante, ke li ne tro zorgis pri tiuj aferoj. Mi turnis la okulojn.

— Jes, nu, nun vi scias. Mia frato kaj mi estis senditaj de Konsilisto de Ravlavo por serĉi la lastan princinon de Akareo, la princinon Ulion. Ŝi vivis en la Blua Arbaro, en turo. Sed jen la problemo: la turo estis sorĉita. La princino avertis nin siamaniere… —Mi enspiris—. Mi scias nek kial nek kiel, sed post kiam ni eniris en la turon kaj reeliris, ni aliformiĝis en fantomojn.

La magiisto palpebrumis.

— Turo meze de la Blua Arbaro? Kaj vi eniris enen? Mi vidas.

Mi levis brovon.

— Vi vidas kion?

Li apogis sin kontraŭ la dorso de sia seĝo, kaj rigardis min per okuloj pli viglaj ol antaŭe.

— Kion vi esperas precize? Ke mi liberigu vin el tiu malbeno?

En lia voĉo, mi trovis iom da kompato kaj iom da mokrido miksitajn. Batalante por ke la elreviĝo ne dronigu min, mi lasis mian blankan ĉemizon sur la tablon, kaj malkovris ĝian enhavon. Kvankam mi pasigis mian tutan tempon kontrolante, ke mi havis ankoraŭ la kajereton, mi ne malpli trankviliĝis, kiam mi vidis lin aperi netuŝita sur la tablo de la magiisto. Li scios, kion fari, mi ripetis al mi.

— Kio estas tio? —li demandis.

Mi invitis per gesto lin preni ĝin, kaj klarigis:

— Temas pri strangaj runoj. Ili estis gravuritaj sur ŝtona piedestalo, en la turo.

Mi rakontis tiam al li la historion de la taglibro de la magiisto, kaj kiam mi parolis al li pri polpo, Heraso faris paŭton pro nekredemo.

— Vi pravas, mi ankaŭ ne vidas, kiel la morto de polpo povus liberigi vin de tiu sorĉo. Mi… nu, vi ja scias, ke mi ne legis runojn ekde multe da tempo —li aldonis. Tamen, li ekzamenis scivole la kajereton.

Minutoj pasis, kaj mi vidis lin skui la kapon kaj funde esplori miajn skribaĉaĵojn sub la lumo de kandelo… kaj li elspiris.

— Ĉu estas vi, kiu kopiis tiujn gravuraĵojn? —li demandis.

— Hm… jes.

La magiisto remetis la kajereton, penseme.

— Mi bezonus vidi la verajn gravuraĵojn por esti certa.

Ĉu tio estis ĝentila maniero diri, ke mia talento de kopiisto ne estis ideala?, mi demandis min, maltrankvile.

— Tio neeblas —mi diris, malgaja—. La princino Ulio detruis la turon.

Li sulkigis brovon, surprizite.

— Ŝi detruis ĝin?

— Ŝi igis ĝin eksplodi —mi precizigis. Mi observis lin momente, malkviete—. Ĉu miaj desegnaĵoj estas tiel malbonaj?

— Hm? Ho, ne, ili estas fakte bone faritaj de iu, kiu kopias komprenante nenion pri tio, kion li skribas. —Li duonridetis—. Sed, sincere, vi verŝajne forgesis kelkajn etajn signojn, ĉar la mesaĝo mem iom nebulas.

Kelkaj etaj signoj, mi ripetis al mi, kia katastrofo. Mi klopodis ne lasi la malesperon dronigi min, kaj mi stariĝis sur mia seĝo.

— Do ĝi vere rilatas iel al la malbeno?

La maljuna viro kapjesis.

— Probable. Mi devas diri al vi, ke la senco de tiuj runoj dependas ankaŭ de la profundo de la gravuraĵo, ne nur de la desegnaĵo. Ili estas… malfacile legeblaj. Kaj kopii runojn sur kajereton, tio estas… ankaŭ malfacila.

— Mmpf. Ne estas senkulpigante mian mallertecon, ke ni antaŭeniros —mi rimarkis—. Ĉu vi povis malĉifri ion, malgraŭ ĉio?

Heraso ŝultrumis.

— Mi bezonos iom pli da tempo por ekzameni pli atente la gravuraĵojn. Kie estas la princino kaj via frato? —Li sulkigis sian brovon—. Mi esperas, ke nenio malbona okazis al ili.

— Ili fartas bone —mi certigis. Almenaŭ, mi tion esperis—. Ili simple restis sur la ebenaĵo. Mi ne volis enmiksi vin pli ol necesa en niajn problemojn.

La magiisto faris paŭton.

— Mi komprenas. Tio ja estas ĝentila. Sed, se tio ne ĝenas vin, morgaŭ mi iros serĉi ilin. Mi bezonos tempon por malĉifri tion… Malgraŭe… Jen! Eble alvenis la tempon fordoni kelkajn objektojn, kiuj okupas la tutan koridoron de la dua etaĝo.

Mi grandigis la okulojn, rememorante, ke dum mia lasta vizitado la magiisto malpermesis formale alproksimiĝi al la dua etaĝo, certigante, ke ĝi estis plena de danĝeraj objektoj. La magiisto ekleviĝis vigle kiel junulo. Liaj okuloj briletis pro ekscitiĝo.

— Mi havis bonegan ideon, Noktelo! —La malgranda tigro ronronis kaj levis la kapon demandeme, eble demandante al si, kio okazis en la menso de sia mastro, por ke li subite estu tiel vigla.

Mi observis Herason kun antaŭtimo.

— Kien vi iras? —Mi demandis, dum li direktis sin al la pordo, kiu troviĝis ĉe la kontraŭa flanko de la biblioteko.

— Mi serĉos ion, kio redonos al vi vian korpon —li anoncis. Atendu ĉi tie, kun Noktelo. Ni parolos pli poste, sed antaŭe mi volas retrovi tiujn objektojn… Mi estas certa, ke ili taŭgos. Kaj poste vi rakontos al mi, kiel pasis tiuj kvin jaroj, he?

Li ridetis iom al mi, kaj mi vidis lin malaperi, konsternite.

— Diru al mi, Noktelo, ĉu via mastro ne perdis iom la kapon? —mi elspiris, ne plu vere sciante, kion pensi.

La katego rigardis min per siaj brilaj verdaj okuloj, kaj ŝajne ridetis. Kvankam mi provis ne tro esperi, mi estis subite certa, ke Heraso vere aranĝos ĉion. Verdire, mi ne kutimis tiom fidi al aliaj… Iziso ja sufiĉe ripetis al mi, ke fido estas danĝera. Sed, tiam, mi ne kuraĝis pensi pri tio, kio okazos, se Heraso malsukcesis helpi min. Mi restos certe fantomo por mia tuta vivo, kun mia frato kaj la princino Ulio, perdita en ia tornado… Ne, vere, plej bone estis fidi pri la kapabloj de mia amiko magiista.

Mi atendis longe, kaj sentante min subite enspirita de la seĝo, mi grumblis kaj levis min.

— Kion li faras do?

Mia grumblo ŝajne vekis iom Noktelon. La kato leviĝis kaj etendiĝis oscedante preskaŭ dekroĉante la makzelon. Li vere havis dentojn tre pintaj, mi rimarkis. Estis mi, kiu trovis lin, dum mia vizitado al Heraso. Li perdis tutan sian familion, kaj mi prenis lin, kiam li estis preskaŭ mortonta. Poste ni sanigis lin, kaj malgraŭ siaj protestoj Heraso akceptis gardi lin, kiam mi adiaŭis lin: mi tute ne povis reveni kun kato de la neĝoj al Eŝilo, kaj pripensante tion nun, mi estis certa, ke mi bone agis: dum tiuj kvin jaroj, kun tiom da agitado en la regno, mi apenaŭ havis libertempon, kaj ne havus eĉ unu minuton por okupi min pri li. Mi vidis, ke la maljuna homo bone zorgis pri li. Kaj tiel, almenaŭ, ambaŭ havis kunulon.

Mi jam komencis rondmarŝadi en la ĉambro, kaj mi ekhaltis, malpacience. Tiam mi rememoris kelkajn parolojn, kiujn Heraso eldiris iam al mi. “La pacienco estas virto de saĝuloj”. Ŝajne mi ne estis saĝulo, mi pensis kun grimaco. Mi jam imagis, ke la maljunulo restis en la dua etaĝo, mortigita de ia magia objekto, kiun li malfeliĉe tuŝis… Aŭ li mortis pro maljuneco, ĝuste en la malbona momento… Kaj jen mi komencis zorgi pli pri mi mem ol pri li. Fine, mi faris paŝon al la pordo, kie malaperis la magiisto. Noktelo miaŭis.

Tiumomente, mi aŭdis iu fajfi gaje. Malpeziĝo regis min, kaj mi residiĝis trankvile sur mia seĝo sub la moka rigardo de Noktelo.

— Jen ĝi! —Heraso anoncis, kiam li eniris.

Mi turniĝis kaj vidis lin balanci… Mi sulkigis la brovojn.

— Ĉirkaŭkolo?

La magiisto kapjesis energie, kaj metis la objekton sur la tablon.

— Ne tuŝu ĝin, Noktelo! —li ekkriis, kiam la granda kato proksimigis sian nazon.

Noktelo malantaŭeniris silente, daŭre rigardante la strangan ĉirkaŭkolon. Ĝi estis farita el nigraj ŝnuroj alkroĉitaj al kvar malgrandaj teniloj, kiuj estis fiksitaj al blua ŝtono. Gemo, mi komprenis. Tio devis multekosti. Rineno certe rekonus, kia multvalora ŝtono ĝi estis.

— Mi kredas rememori, ke mi havas ankoraŭ aliajn objektojn, kiuj povas nuligi potencajn sorĉojn, sed momente mi trovis nur unu —la maljunulo diris, dum mi ekzamenis la ĉirkaŭkolon—. Mi pensas, ke ĝi funkcios.

Mi relevis fine la kapon, kunpremante la lipojn.

— Ĉu vi ne diris, ke oni devis multe singardi kun la magiaj objektoj, kaj ke nur magiisto povis uzi ilin?

Heraso ŝultrumis.

— Ne, tiu ĉirkaŭkolo, povus esti uzita de iu ajn: sufiĉas meti ĝin ĉirkaŭ la kolon. Atendu —li diris al mi, kiam mi tendis manon tremiĝantan al la objekto. Mi haltis kaj ĵetis al li demandeman rigardon—. Mi… —Li hezitis, kaj poste skuis la kapon—. Ekmetu ĝin, mi diris nenion.

Mi preskaŭ demandis al li, ĉu li vere pensis, ke tiu ĉirkaŭkolo redonos al mi mian korpon, kaj poste decidis, ke plej bone estis mem konstati tion. Kiam mi prenis la ŝnuron, mi eksentis jukon, kiu trakuris mian antaŭbrakon. Rapida ekrigardo al Heraso igis min kompreni, ke li intense atentis la scenon.

— Ekmetu ĝin —li ripetis.

Mi prenis la ĉirkaŭkolon per la du manoj, kaj nezorgante pro subita fajrero en miaj fingroj, mi metis ĝin rapide ĉirkaŭ mian kolon, antaŭ ol ĝi trapasu miajn manojn. Tamen, tiu objekto ŝajne ne kapablis trapasi fantomon: fakte, la ĉirkaŭkolo restis pendanta sur mia travidebla korpo.

Mi atendis dum momento, scivola, kaj poste elspiris.

— Kio devus okazi, precize?

Heraso kunpremis la lipojn. Lia malkvietiĝo estis klara. Malespero preskaŭ dronigis min denove, sed mi repuŝis ĝin.

— Heraso? —mi insistis.

— Nu, normale, la sorĉo disiĝus —li diris fine, leviĝante. Li ĉirkaŭis la tablon. Noktelo kaj mi okulis lin—. Tiu blua ŝtono estas la Gemo de la Abismo. —Li mordetis sian lipon—. Mi ne eraras, ĉu ne?

La maljuna homo kliniĝis por ekzameni la ĉirkaŭkolon. Mi observis lin, terurite.

— Mi ja esperas, ke vi ne atendas, ke mi respondu al tio —mi diris.

— Hm… Ne, klare. Tio vere estas la Gemo de la Abismo —li certigis—. Mi ja devas havi iajn dudek ĉirkaŭkolojn, vi scias. Mi povus erari, sed ne, mi estas certa. Eble…

Li eksilentis, kaj mi skuiĝis, maltrankvile.

— Nu, Heraso, mi komencas maltrankviliĝi —mi konfesis.

Mi faris kvazaŭ mi demetos la ĉirkaŭkolon, sed la maljuna magiisto haltigis min per gesto.

— Ne demetu ĝin. Ne ankoraŭ. Eble oni devas atendi. Mi… ni tro impetis —li elspiris—. Mi devus konsulti denove la libron, kiu parolas pri tiu gemo. Mia memoro ne plu estas, kia ĝi estis.

Mi leviĝis per eksalto.

— Nu, ni iru konsulti tiun libron.

— Jes… —li kapjesis, hezite—. Sed unue ni devas trovi ĝin.

Kun kelkaj grandaj paŝoj, mi eniris en la bibliotekon, kaj la magiisto kaj la kato de la neĝoj sekvis min. Certe, mi pensis tiam, rigardante la grandegan ĉambron. Antaŭe, ni devis trovi ĝin.

La biblioteko estis plena de bretaroj, polvo kaj libroj. Krom malgranda tablo kaj seĝeto, kiuj ne estis tie la lastan fojon, nenio ŝanĝiĝis ŝajne. Mi turniĝis al la magiisto, kiu jam serĉis antaŭ bretaro.

— Ĉu vi jam provis aranĝi ĉion ĉi?

Heraso elspiris, nerigardante min.

— Mi ja ŝatus vidi vin aranĝanta ĉiujn librojn —li rebatis.

Li sulkigis sian nuran brovon, kaj malproksimiĝis de la bretaro por pasi al alia. Lia ruĝa tuniko susuris kun ĉiu paŝo. Noktelo kaj mi sekvis lin sen bruo.

Laŭirante la bretarojn, mi rememoris la tagojn, kiujn mi pasigis vagante en tiu ĉambro, karesante la malnovajn kovrilojn, tuŝetante la volumojn per la rigardo… Malmultaj libroj estis skribitaj en la himora, kaj tamen la himora estis la ĉefa lingvo de la regiono ekde pli ol tri jarcentoj. Pluraj libroj estis en la dikorma, kaj mi ĝojis pro tio, ke Iziso insistis, por ke mi lernu tiun malnovan lingvon uzatan fojfoje de la nobeloj iom nostalgiaj. Sed tamen pli bonus, ke mi tiam lernus la runojn, mi pensis.

Ni serĉis la libron jam ekde pli ol unu horo, kaj mi havis la impreson, ke la magiisto serĉis trafe-maltrafe kiel mi. Mi estis levanta kolonon da volumoj, kiuj estis sur la grundo, kiam mi subite sentis vibradon de la ĉirkaŭkolo. Mi singultis kaj fale genuiĝis. Mia tuta korpo bruligis min. Ĝi bruligis min! Mi ne spertis senton tiel klaran, ekde kiam mi eliris el tiu turo… Rapidega fulmo trapasis min tute. Kun la okuloj elorbigitaj, mi malfermis la buŝon por krii…

— Nenio ĉe via flanko? —Heraso demandis subite, ie en la biblioteko.

Mi singultis. Silento okazis.

— Dejlo? —Kiam mi sentis, ke mia kapo eksplodos, mi aŭdis rapidajn paŝojn—. Dejlo, ĉu vi… ploras?

Li aperis fine apud mi, kaj restis buŝmalfermita. Tiam, rideto desegniĝis sur liaj lipoj.

— Ĝi funkcias! —li ekkriis, kunligante la manojn triumfe—. Dejlo, Dejlo, vi reiĝis vi!

Ankoraŭ konfuzita pro la efiko de la ĉirkaŭkolo, mi mallevis la kapon, kaj vidis, ke efektive ĉio estis bonorda. Jen… Mi palpebrumis.

— Heraso…

Miaj lipoj apenaŭ moviĝis. Estis kiel se en du tagoj, mi forgesis tion, kio estis havi korpon.

— Dejlo! —la magiisto eligis, mire—. Tio estas mirinda!

Genuiĝinta sur la malvarmaj ŝtonoj, mi ŝanceliĝis. Mi vere sentis min malbone. Miaj manoj ŝvitis, kaj mi spertis kvazaŭ naŭzon. La vivmalviva okulo de la magiisto ekzamenis min de proksime, subite maltrankvila.

— Mi… mi malsatas, mi soifas, mi sentas min… dormeman —mi balbutis.

Apenaŭ mi eldiris tiujn vortojn, ke mia vido iĝis malklara. Mi sentis la firmajn manojn de la maljuna homo reteni min, antaŭ ol mi senkonsciiĝis.